Temas pri mezgranda universitato (18 951 lernantoj) kiu posedas tri studejojn distribuatajn tra la provinco (Leganés, Getafe kaj Colmenarejo). Ĝi proponas al studentoj 40 titolojn kiuj distribuiĝas inter la jenaj areoj: jura, sociekonomika, teknika kaj beletraj, sen forgesi aliajn subfakojn kiaj Komunikado (Ĵurnalismo kaj Aŭdovida Komunikado) aŭ Bibliotekonomiko kaj Dokumentiko.
Ĝia moto estas fama frazo de Seneko "Homo homini sacra res" ("Homo estas io sakra por homo"). La rektoro ekde la 27-a de aprilo de 2007 estas profesoro de statistiko Daniel Peña Sánchez de Rivera. Antaŭe estis rektoro de tiu universitato dum 18 jaroj fama hispana politikisto Gregorio Peces-Barba Martínez.