Under the Volcano (Sub la vulkano) estas romano de la angla verkisto Malcolm Lowry (1909–1957) publikigita en 1947. La romano rakontas la vivon de Geoffrey Firmin, alkoholema brita konsulo en la urbo Cuernavaca, Meksiko, en la Tago de la mortintoj en Novembro 1938. La libro ricevas sian nomon el la du vulkanoj, nome Popocatépetl kaj Istaksiŭatlo, kiu superrigardas kaj Cuernavaca kaj la rolulojn. Esti sub la vulkano estas ankaŭ metaforo de la situacio de la angora rolulo super kiu superas la enorma minaco de la vulkano. Under the Volcano estis la dua kaj lasta kompleta romano de Lowry.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Escepte ĉe la unua ĉapitro, la historio okazas en la jaro 1938, dum la Tago de la mortintoj, kaj rakontas la personan dekadencon kaj falon de Geoffrey Firmin, brita alkoholema ekskonsulo.
La unua de la dek du ĉapitroj rakontas la konversacion de du amikoj, nome Jacques Laruelle kaj la doktoro Vigil, la 2an de novembro 1939. En tiu ili memoras la morton de komuna amiko, la ekskonsulo Geoffrey Firmin, okazinta ĝuste unu jaron antaŭe. Ekde tiam oni rakontas tion kio okazis tiun tagon.
Yvonne Firmin renkontiĝas kun Geoffrey Firmin en la trinkejo de la hotelo Bella Vista kun la intenco savi ilian rilaton, post Yvonne abandonis lin unu jaron antaŭe. Tio okazis je la sepa matene kaj la ekskonsulo jam estas ebria. De tie ili iras ĉe Geoffrey. Dum la konversacio li iom riproĉas la perfidojn kiujn lia eksedzino faris, inter ili kun la duonfrato de la ekskonsulo, Hugh, kiu aktuale loĝas kun li.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.