Umm Salama

Umm Salama
Persona informo
أم سلمة هند بنت أبي أمية
Naskiĝo 30-an de novembro 595 (0595-11-30)
en Mekko
Morto 30-an de novembro 680 (0680-11-30) (85-jaraĝa)
en Medino
Tombo Al-Baqi' (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Familio
Patro Abu Umayya ibn Al-Mughira (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Atikah bint ʿAmir ibn Rabi'ah (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Al-Muhajir ibn Abi Umayya (en) Traduki kaj Qurayba bint Abi Umayya (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Abu Salama 'Abd Allah ibn 'Abd al-Asad al-Makhzumi (en) Traduki (nekonata valoro–625)
Mohamedo (629 (Gregoria)–632 (Gregoria)) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Zaynab bin Abi-Salama (en) Traduki
 ( Abu Salama 'Abd Allah ibn 'Abd al-Asad al-Makhzumi (en) Traduki)
Salama ibn Abi-Salama (en) Traduki
 ( Abu Salama 'Abd Allah ibn 'Abd al-Asad al-Makhzumi (en) Traduki)
Umar ibn Abi-Salama (en) Traduki
 ( Abu Salama 'Abd Allah ibn 'Abd al-Asad al-Makhzumi (en) Traduki)
Zarah (en) Traduki
 ( Abu Salama 'Abd Allah ibn 'Abd al-Asad al-Makhzumi (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ĥalid ibn Ŭalid (patrofrata kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Umm Salama, Umm Salama Hind bint Abi UmajjaUmm Salama Hind bint Abi Umayya, Hind bint Suhayl, Hind al Makhzumiyah (en araba هند بنت أبي أمية) estis (la sesa) edzino de la profeto Mohamedo, kaj konsiderata de islamanoj tiel "patrino de la kredantoj".

Post la morto de ŝia edzo, Abdallah ibn Abdulasad en la Batalo de Uhudo, ŝi estis konata kiel Ajjin al-Arab (La okuloj de Arabio).[1]​ Umm Salama kaj ŝia edzo, Abdallah ibn Abd Al-Asad, estis el la unuaj islamanoj. Nur Ali kaj kelkaj aliaj malmultaj konvertiĝis al Islamo antaŭ ili. Ŝia edzo mortis pro la vundoj ricevitaj en la Batalo de Uhudo. Tiam, Hind havis filon nome Umar ibn Abi Salama.

Post la morto de Abdallah, la islamanoj apogis ŝin en Medino. Kiam ŝi finis la Iddah (la atendoperiodo de virino ĉu divorcita ĉu vidvino, por nuligi sian geedzecon, antaŭ reedziniĝi), dum 4 monatoj kaj 10 tagoj, kaj Abu Bakr kaj Umar kandidatis, sed ŝi malakceptis. Mohamedo kandidatis kaj ŝi akceptis. Umm Salama edziniĝis al Mohamedo estante 29-jaraĝa. Nur liaj sesa kaj sepa edzinoj (Umm Salama kaj Zajnab, respektive) estis rektaj kuzinoj de Mohamedo. Umm Salama estis vidvino kun tri filoj kaj kvara postmorta (post la morto de lia patro) filo kiu naskiĝis tuj post ŝia geedzeco kun Mohamedo.

Umm Salama mortis estante 84-jaraĝa en Medino. Ŝi estis entombigita en la tombejo Ĝannatul Baki. Ŝi estis la lasta survivanta de la patrinoj de la kredantoj.

Notoj

  1. Suleiman, Ali Mourad (2005). Early Islam between Myth and History.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!