Udalriko de Seckau

Udalriko de Seckau
ĉefepiskopo de Salcburgo
duonfigura portreto de Udalriko en la episkopa kapelo de Seckau (ĉ. 1595)
duonfigura portreto de Udalriko en la episkopa kapelo de Seckau (ĉ. 1595)
Persona informo
Naskiĝo 13-a jarcento
Morto 7-an de julio 1268 (1268-07-07)
en Köflach
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ĉefepiskopo
katolika sacerdoto
katolika episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
ĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 1257–1265
episkopo de Seckau
Dum 1243–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Udalriko de Seckau (germane Ulrich von Seckau; mortis la 6-an aŭ la 7-an de julio 1268 en Köflach-Piber) estis romkatolika episkopo de Seckau kaj inter 1257 kaj 1265 ĉefepiskopo de Salcburgo.

Vivo

Verŝajne Udalriko estis de nobela deveno. Komence li estis sekretario ĉe duko Frederiko la 2-a (Aŭstrio), poste katedralkapitulano en Passau. Nomumis lin episkopo de Seckau en 1243 lia arkiepiskopa moŝto Eberhard von Regensberg.

Post la abdikigo de Filipo de Spanheim li iĝis salcburga suvereno. Tamen li regis naŭ jarojn nur laŭtitole. Pro financaj kialoj li eĉ devis vendi sian paliumon. Ene de la kverelaro de diversaj mezeŭropaj potencoj dum la provizoraj regadoj (1245-1273, do ĝis la elekto de Rudolfo la 1-a) li estis fakte ludilo en la manoj de politikistoj kiuj havis pli da povo. Udalriko devis plurfoje fuĝi, estis malliberigita kaj denove liberigita. Nur en 1264 li vidis unuafoje sian episkopan rezidejon Salcburgo. Kelkajn monatojn pli malfrue li petis de la papo rajti abdiki. Sed pro la morto de Klemento la 4-a tiu ĉi volo ne povis plenumiĝi antaŭ 1265.

Laŭ historiista takso la regado de Udalriko povas nomiĝi fiaska. Oni entombigis lin supoze en la naskiĝurbo; lia tombo ne konserviĝis.

Literaturo

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!