La Tulipa revolucio aŭ Unua kirgiza revolucio temas pri la demisiigo de la prezidanto Askar Akajev kaj sia registaro en Kirgizio, eksa soveta respubliko de Centra Azio, post la parlamentaj elektoj de la 27-a de februaro kaj la 13-a de marto 2005. La revolucio serĉis la finon de la regado de Akajev kaj de lia familio kaj partneroj, kiuj en populara opinio fariĝis ĉiufoje pli koruptaj kaj aŭtoritatemaj. Sekvante la revolucion, Akajev fuĝis alKazaĥio kaj poste al Rusio. La 4-an de aprilo li subskribis sian eksiĝodeklaron en la ĉeesto de kirgiza parlamenta delegacio en la ambasadejo de lia lando en Moskvo, kaj la 11-an de aprilo la Kirgiza Parlamento ratifis la eksiĝon.
En la fruaj komencoj de la revolucio, la amaskomunikiloj diverse nomis la agitadon la "Roza", " Citrona", "Silka", aŭ "Narcisa" Revolucio. Sed fine ĝi estis "Tulipa Revolucio", esprimo kiun Akajev mem uzis en parolado avertanta ke nenia kolora revolucio devus okazi en Kirgizio. Tiaj esprimoj elvokis similecojn kun la neviolenta Revolucio de la rozoj en Kartvelio kaj la Oranĝa Revolucio en Ukrainio en 2004, kies nomoj ŝuldiĝas al Ĉeĥoslovaka Velura revolucio en 1989.
Givi Targamadze, iama membro de Liberty Institute kaj la prezidanto de la kartvela parlamenta komisiono pri Defendo kaj Sekureco, konsultis ukrainajn opoziciajn ĉefojn pri la tekniko de neperforta lukto, kaj poste li konsilis gvidantojn de la kirgiza opozicio dum la Tulipa revolucio.
La Tulipa revolucio, malgraŭ esti samtempa kun aliaj neviolentaj koloraj revolucioj, vidis iun perforton en ĝiaj komencaj tagoj, precipe en la suda urbo de Ĵalalabat, kie la unuaj gravaj signoj de perforto aperis, kaj almenaŭ tri homoj mortis dum ĝeneraligita tumultrabado en la ĉefurbo en la unuaj 24 horoj post la falo de la kirgiza registaro.