Duli Yang Maha Mulia Al-Wathiqu Billah Tuanku Mizan Zainal Abidin Ibni Al-Marhum Sultan Mahmud Al-Muktafi Billah Shah estas la 16-a sultano de ŝtato Terengganu en Malajzio. Inter decembro 2006 kaj decembro 2011 li estis la 13-a Yang di-Pertuan Agong aŭ reĝo de Malajzio, kaj en tiu pozicio estis konstitucia ŝtatestro de Malajzio. La funkcion post li transprenis Abdul Halim.