Aliaj trio-ensembloj plejofte ekestis pro la bezono, sone pliampleksigi la pianotrion, anstataŭante unu el la arĉinstrumenton per blovinstrumento. Tiel ekzistas pluraj trioj por piano, violonĉelo kaj klarneto (konataj ekzemploj ĉe Beethoven kaj Brahms, kiu ankaŭ verkis trion por piano, violono kaj korno). Kegelstatt-Trio de Mozart konsistas el la instrumentoj piano, vjolo kaj klarneto. Tamen kvankam ekzistas kelkaj gravaj verkoj por trio-ensemblo, ili estas en la klasika muziko nur escepto; evidente du arĉinstrumentoj sin miksas sone pli bone ol du diversdevenaj instrumentoj kaj formas nur kune balancon kontraŭ la sone kaj laŭ siaj polifoniaj eblecoj pli forta piano.
Se oni tamen anstataŭis la pianon per alia akordinstrumento, miksitaj ensembloj pli bone povis establi sin, ekz. en ĉambromuziko kun gitaro, ofte kombinita kun fluto kaj violono (ekzemple en la trioj de Ferdinando Carulli aŭ Joseph Kreutzer), aŭ en la trio por fluto, vjolo kaj harpo de Claude Debussy.
Laŭnome ankaŭ la barokatriosonato apartenas al ĉi tiu kategorio: jen la uzado de la nomo trio tamen nur rilatas al la nombro de voĉoj. Ĉar la ĝeneralbasa voĉo povas esti realigata de pluraj muzikistoj, ĉe triosonato ofte pli ol tri realigantoj muzikas.
Jazz
En ĵazo ekzistas multaj ekzemploj por trioj, kiuj ludas en diversspecaj ensembloj, je kelkaj: