Trezoro Huang Yinbao
"Trezoro" HUANG Yinbao (ĉine 黄银宝, pinjine: Huáng Yínbǎo; naskiĝis en 1962) loĝanta en Jingchuan-Gubernio Ĉinio, estas ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto, eksprezidanto de Investa Kompanio Ora Ponto, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto. Li esperantistiĝis en 1983 kaj kune kun internaciaj samfakuloj li fondis la Internacian Agrikulturan Esperanto-Asocion (IAEA). En decembro 2017 li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2017.
Filmo de Trezoro Huang Yinbao
Agadoj
Li publikigis dekkelkajn sciencajn raportojn en Esperanto pri agrikulturo en Scienca Revuo kaj Internacia Agrikulturo (IAEA).
En 2011-2013 li kunlabore kun Dennis Keefe funkciigis Esperanto-Insulon en la insulo Hainandao en suda Ĉinio, kie pli ol 150 esperantistoj el 23 landoj estis trejnitaj. Ĉiujare la kursoj daŭris 30 tagojn.
En la 1-a de januaro 2017 li fondis la sendependan Esperantan revuon Tra la mondo.
En majo 2017 li memfinance iniciate lanĉis la unuan Esperantan revuon de Unesko Unesko-Kuriero en Esperanto. Li kiel ĉefredaktoro, kunordiganto kaj financanto, nome de UEA kunlabore kun Uneesko, eldonis la Kurieron tri jarojn ĝis fino de 2019.
En 2019 li iniciatis la unuan Esperantan libron de Unesko De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko publikiigitan de Unesko kun UEA en julio 2020.
Ekde la 1-a de februaro 2021, li produktas ĉiusemajne unu videan rakonton pri la historio de Unesko laŭ la libro, sume 46 videojn, ĝis la naskiĝtago, novembre 2021.
Rilate al instruado kaj klerigado, en 2014 li faris prelegon pri la ĉefa temo dum la 99a UK, kaj prelegon de IUK, iniciatis AMO-seminarion (Orienta E-Seminario-AMO3) en aŭgusto 2014, kaj gvidis la AMO-seminarion (20-AMO) en Nepalo februare 2016, estas lingva revizianto de Juna Amiko (2015-). Dum la 41-a AMO-seminario, li prelegis pri la Unesko-Kuriero en Esperanto kaj pri la retejo de Unesko.
Postenoj
Li estas ekssekretario de ILEI (2011-2012), laborinto por Esperanto-Insulo (2010-2012), konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo (2013-), vicsekretario de Ĉina Esperantista Instruista Ligo (2012-2018), UEA-konsiliano (2013-2018), peranto de UEA (2013-), komitatano C de UEA (2016-), membro de financa komisiono de UEA (2016-2018), estrarano de UEA (2018-2019), vicprezidanto de UEA (2019-), estrarano de ISAE (2017-2019). Li estas peranto de Monato (2014-2020) kaj de La Ondo de Esperanto (2014-2020), volontulo en Centra Oficejo de UEA dufoje en septembro ĝis oktobro 2016, kaj en aprilo ĝis majo 2018.
Honoroj kaj premioj
En Esperanto-movado, li estas ricevanto de Diplomo pri Elstara Agado de UEA 2012, premiito de ĈEL pro elstaraj agadoj en Esperanto-Movado en 2009-2011, 2012-2013 kaj 2014-2015, Multfoja premiito de Gansua Esperanto-Asocio inter 1985-2015.
Verkoj kaj aktivaĵoj
- Artikoloj aperitaj en gazetoj de Esperanto
- Mia volontula laboro en Centra Oficejo de UEA, en la ĉina lingvo, 2017,UEA,232 paĝoj
- Progresado sub Akompano de ĈRI Arkivigite je 2018-01-03 per la retarkivo Wayback Machine,ĈRI Arkivigite je 2018-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo al Sinjoro Trezoro pri gazeto Kuriero,ĈRI Arkivigite je 2018-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Trezoro Huang Yinbao: Genetika Modifo kaj Daŭripova Agrikulturo. Ĉu vi kuraĝas preni manĝaĵojn el MGO?, IKU, 67-a kunsido, UEA, 2014.
- Trezoro Huang Yinbao: La Akvomelona Velkozo kaj ties Kuraca Tekniko,Scienca Revuo Vol.46 (1995)(2) - 167, en formato PDF, arkivigite en aŭgusto 2019
- Trezoro Huang Yinbao: Pomarba Kancero kaj Kuracadoprovoj per Fungicidoj], Scienca Revuo Vol.48 (1997)(2) - 171.
- Trezoro Huang Yinbao: Efiko de Kovrado Per Plasta Membrano en Agrikultura Produktado, Scienca Revuo
- Trezoro Huang Yinbao: Envaza vinvero kaj kultivado, (La Mondo)
- Parolu Esperanto kun samlandanoj, La Ondo
- Jaro 2014: Niaj atingoj kaj malsukcesoj, La Ondo
- Jaro 2015: Niaj atingoj kaj malsukcesoj, La Ondo
- Jaro 2016: Niaj atingoj kaj malsukcesoj, La Ondo
- Jaro 2017: Niaj atingoj kaj malsukcesoj, La Ondo
- Trezoro Huang Yinbao: Leginda bonega libro, La Ondo, 2012, 05
- Ĉina esperantisto Trezoro elektita Esperantisto de la Jaro 2017, EPĈ
- Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos: Intervjuo kun Trezoro Huang Yinbao, La Ondo n-280, 2018-02.
- Trezoro Huang Yinbao: La graveco de plurlara trategio, Esperanto, 2018, 02
- Trezoro Huang Yinbao: Anstataŭ ĝeno Esperanto helpas al Unesko. Prelego en la 2-a saluto de Unesko, 2017-11-11
- Trezoro Huang Yinbao: Esperanto por la azia kunlaboro, La Ondo, 2016, 11-12
- Trezoro Huang Yinbao: Dumviva lernado valoras pli ol alta poentoj, Internacia Pedagogia Revuo, 2016,10
- Trezoro Huang Yinbao: Lingvoj en dialogo inter Ĉinio kaj la mondo, Internacia Pedagogia Revuo, 2015,04, 2016,02
- Trezoro Huang Yinbao: Mia volontula laboro en CO de UEA, Esperanto, 2016, 11.
- Trezoro Huang Yinbao: Novigoj en simia jaro, Esperanto, 2016,02
- Trezoro Huang Yinbao: Juna esperantisto el Ĉinio, Esperanto, 2015,09
- Trezoro Huang Yinbao: KAEM - Komisiono pri Azia E-Movado, Esperanto, 2015-06
- Trezoro Huang Yinbao: Semado kaj flegado en fedukda tero, Esperanto, 2015, 02
- Trezoro Huang Yinbao: AMO-3 en Siano naskis internacian kunlaboron, Esperanto, 2014,11
- Trezoro Huang Yinbao: Orienta Esperanto-Seminario, La Ondo, 2014, 10
- Trezoro Huang Yinbao: Bombonoj, ne bomboj-malferma letero al prezidanto de Usono, Monato, 2013, 10
- Trezoro Huang Yinbao: Mankas al vi nur kuraĝo! Vi fakte posedas sufiĉan nivelon paroli en Esperanto.La Revuo Orienta, 2013 novembro.
- Trezoro Huang Yinbao: Ni semu en la plej indan lokon, Internacia Pedagogia Revuo, 2011, 04
- Trezoro Huang Yinbao: ILEI-sekcioj en Orienta Azio aktiviĝas en plia renoma universitato, Internacia Pedagogia Revuo, 2011, 04
- Trezoro Huang Yinbao ktp: 44a Konferenco de ILEI (17-23 julio 2011) - Rekorde kaj laboreme en renoma universitato, IPR, 2011,03
- Trezoro Huang Yinbao: Orienta Esperanto-Seminrio Sukcese Okazis en Xi'an, Informilo de ĈEL, 2014,10.
- Trezoro Huang Yinbao: De lernanto al praktikanto de Esperanto, El Popola Ĉinio, 1999,01.
- Trezoro Huang Yinbao: Verda vojo de lernanto ĝis praktikanto de Esperantujo, La Mondo, 1998, 9-10
- Trezoro Huang Yinbao: Envaza Vinbero kaj Kultivado, Internacia Agrikulturo, eldonata de IAEA, 1998(1/?), N-ro 03/4.
- Trezoro Huang Yinbao: Efiko de Karbona Dioksido (CO2) en Kukuma Produktado de Sunradiita Forcejo, Internacia Agrikulturo, eldonata de IAEA, 1998 (3/4), N-ro 05-6.
- Trezoro Huang Yinbao: Studinta kaj ofte-konsultinda Internacia Vortaro de Mikroba Genetiko, Internacia Agrikulturo, eldonata de IAEA, 1998 (3/4), N-ro 05-6.
- Artikoloj aperitaj en gazetoj de ĉina lingvo
- Aktivado en Esperanto
- Diplomoj
Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj, EPĈ, 2012-08-13
Trezoro Huang Yinbao: La Esperantisto de la jaro 2017, La Ondo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
|