La Traktato de Reciproka Kunlaborado kaj Sekureco Inter Usono kaj Japanio (en japana 日本国とアメリカ合衆国との間の相互協力及び安全保障条約, Nihon-koku to Amerika-gasshūkoku to no Aida no Sōgo Kyōryoku oyobi Anzen Hoshō Jōyaku, en Treaty of Mutual Cooperation and Security Between the United States and Japan), konata en Japanio ankaŭ kiel Anpo/Ampo jōyaku (安保条約) aŭ ĝuste Anpo/Ampo (安保) kiel mallongigo,[1] estas traktato kiu establas militaliancon inter Usono kaj Japanio. La traktato estis por la unua fojo subskribita en 1951 en la Presidio de San-Francisko post la subskribo de la Traktato de San-Francisko (ofte konata kiel Pactraktato de San-Francisko) de la Sanfranciska Militmemora Operejo. Poste, la Sekurectraktato estis amendita en Januaro 1960 inter Usono kaj Japanio en Vaŝingtono.
Kiam la traktato estis por la unua fojo subskribita en 1951, ĝi enhavis klaŭzojn kiuj permesis al Usono agadi por havigi pacon en Orienta Azio kaj eĉ plenumi sian potencon en enlandaj kvereloj de Japanio. Tiu lasta parto menciita estis forigita en la reviziita versio de la traktato en 1960. En la amendita traktato, artikoloj kiuj specifas reciprokajn defendodevigojn kaj usonajn devigojn por informi al Japanio antaŭ la usonaj fortoj mobilizitaj estu inkluditaj por mildigi neegalan statuson sugestitan en la traktato de 1952.[2]
La traktato establis, ke ajna atako kontraŭ Japanio aŭ Usono farita ene de Japania teritorio estu danĝera por la paco kaj sekureco de ambaŭ landoj. Ĝi postulis, ke ambaŭ landoj agados por fronti la komunan danĝeron. Por plenumi tiun postulon, ĝi establis la kontinuan restadon de la usonaj militbazoj en Japanio.
La traktado inkludis ankaŭ ĝeneralajn decidojn por la plua disvolvigo de internacia kunlaborado kaj plibonigo de estonta ekonomia kunlaborado.[3]
En Japanio okazis amasa malkonsento pri la traktato, kio rezultis en la Anpo-protestoj.
Notoj