La areo de Universala Ekspozicio de 1889 estis tro vasta por povi trairi ĝin piedire. Tial, interna fervojo estis konstruita por kunligi la ekspoziciajn konstruaĵojn de esplanado des Invalides al tiuj situantaj sub Eiffel-Turo. La fervoj-linio, 3 km longa, ekiris je 250 metroj de ponto de la Concorde, al Ministerio pri eksteraj aferoj apud Sejno. Ĝi trairis Esplanadon des Invalides kaj laŭiris kajon d'Orsay sur bordo de Sejno, interne de la ekspoziciejo, inter du vicoj de arboj la plej malproksimaj de la bordo. Ĝi trairis Bulvardon de La Tour-Maubourg tra traknivela pasejo, trairis tunelon 106 metrojn longa sub Avenuo Rapp kaj Avenuo Bosquet, trairis Avenuon de La Bourdonnais, kaj trairis subteran pasejon apud Eiffel-Turo, kaj ort-angule, iris maldekstren al Avenuo de Suffren kaj laŭiris ĝin ĝis la finstacio ĉe Galerio de Maŝinoj[4].
Krom la du finstacioj, estis tri stacioj sur Kajo d'Orsay: la unua ĉe interkruciĝejo kun Malar, la dua ĉe Palaco de Nutraĵoj, la tria ĉe la angulo de Kajo d'Orsay kun Avenuo de Suffren. La infrastrukturo kaj fervojaj veturiloj estis provizitaj de kompanio Decauville. La linio estis du-traka kun inter-vojo de du metroj[4].
La stacidomoj estis konstruaĵoj sufiĉe bone videblaj de malproksime por esti rimarkitaj de vizitantoj. La filo de unu el la koncesiuloj, Louis Gaillot, juna arĥitekto, donis al ili nekutime originalajn kaj praktikajn formojn. La markezoj, kiuj superis la kajojn, havigis ŝirmon kontraŭ malbona vetero. En la finstacioj estis bufedoj kie pasaĝeroj povis kunveni kaj ripozi[5].
Konstruo
La vojo estis dezajnita de Adolphe Alphand, ĝenerala direktoro de konstruoj, kiu komisiis al Antoine Gaillot kaj Paul Gallotti mendi ties konstruon al Gaillot kaj Kompanio sub la superrigardo de Jules Lion[6], inĝeniero de la ekspozicio[5]. La konstruo estis estrita de vic-ĉefinĝeniero kaj responsulo pri metalaj konstruoj, J. Charton, kiu interalie prizorgis la konstruon de fervojo en Marsa Kampo[4].
Ekspluatado
Nur vaporlokomotivoj plurtipaj estis uzitaj. Unu el la plej interesaj devenis de artileria kapitano Péchot. Tiu ĝemela lokomotivo Fairlie estis speciale elpensita por esti uzata de armeo. Ankaŭ estis lokomotivoj Mallet. La veturiloj uzitaj por la transporto de vizitantoj estis de malsamaj tipoj, similaj al tiuj de la Ministerio pri armeo[4].
Estis reguloj kiuj regis la ekspluatadon de tiu fervojlinio fare de la koncesiulo. Trajnoj devis eliri ĉiujn tri minutojn ekde la 9-a horo ĝis noktomezo el la finstacioj, tio estas ses trajnoj hore aŭ 90 trajnoj tage en ĉiu direkto. Dimanĉe, oni povis stiri ĝis 150 trajnoj en ĉiu direkto[7]. Kvankam la itinero estis tute segregita de publikaj transportoj en la plejparto de ties trairo, maksimuma rapideco de 10 km/h estis difinita. Tiu ĉi eĉ devis esti limigita al 4 km/h en kelkaj lokoj, notinde en traknivelaj pasejoj, kie ĉiu trajno devis esti antaŭirita de signalisto. La longeco de trajnoj ne povis superi 50 metrojn kaj ili ĉiuj estis ekipitaj de tuja bremso[4].
La tarifo estis unika, po 0,25 frankoj por pasaĝero en la somera veturilo kaj po 0,50 frankoj en la salon-veturilo, kia ajn la daŭro de la trairo. Vizitantoj povis antaŭ-aĉeti siajn biletojn en multnombraj vendejoj. Sufiĉis transdoni la biletojn al la fervojaj deĵorantoj por eniri en la veturilon. En la elirejo, ili estis deponitaj apud turnpordoj[4]. laŭ oficiala censo, 6 342 446 vizitantoj estis transportitaj dum tiu ses-monata ekspluatado[8],[9].
Pro sekurecaj kialoj, estis teleregita diskforma signalilo en ĉiu halto, kiu povis esti liberigita nur kiam la barilo estis fermita. Ĉiuj trajnoj estis antaŭanoncitaj per sistemo de elektraj sonoradoj kiuj iris de traknivelaj pasejoj al la plej proksima stacio. Finfine, estis telefona servo en ĉiu stacio[4].
Estis enservigitaj proksimume 12 vaporlokomotivoj kaj 100 veturiloj plurtipaj. La Svedo Fredrik Arvidsson Posse aĉetis du el la lokomotivoj elmontritaj en Parizo, Massouah kaj Turkestan, du turismajn veturilojn kaj fervoj-materialon, kaj instalis ilin por inaŭguro de "Helsingborg Råå Ramlösa Järnväg", la 16-an de julio1891[10],[11],[12]. Aliaj lokomotivoj ekspoziciitaj estis poste enservigitaj en Tramo de Royan, Fervojoj de Calvados kaj Fervojo Decauville Diego Suarez - Camp d'Ambre[8],[13].
Rad-aro
Pezo
Teĥnika numero
Komerca numero
Nomo
Bildo
Notoj
0-4-0T
3 t
Couillet 903/1887
Decauville 56/1887
Ma Camarade Poste: Marc Seguin
Vendita al De Malzine, Carrières de Rogeries, Nord[14].