Ĉi tiu artikolo temas pri la aktorino Tonie Marshall. Por aliaj signifoj vidu
la artikolon Marshall.
Tonie MARSHALL (naskiĝis la 29-an de novembro 1951 (nun 1951-11-29) en Neuilly-sur-Seine, mortis la 12-an de marto 2020) estis franca-usona, kino-aktorino, reĝisorino kaj scenaristino laboranta en Francio.
Biografio
Tonie Marshall estas la filino de franca aktorino Micheline Presle kaj usona aktoro kaj reĝisoro William Marshall.
Ŝi estas la duon-fratino de aktoro Mike Marshall, unusola filo de aktorino Michèle Morgan, kiu estis la unua edzino de ŝia patro, kaj la onklino de mondumanino Sarah Marshall (unu el la ses infanoj de ŝia frato Mike).
Ŝi debutis en kino kiel komediistino sub direktado de Jacques Demy en 1972, en L'Événement le plus important depuis que l'homme a marché sur la lune kaj poste ludis multnombrajn duarangajn rolojn en televidaj serioj kaj kelkaj komedioj en Les Sous-doués de Claude Zidi en 1980, en kiu ŝi rolis instruistinon pri franca lingvo malbone traktitan de mallaboremaj lernantoj direktataj de Daniel Auteuil.
Ŝi transiris al reĝisorado en 1990 per Pentimento, donante al Antoine De Caunes unu el liaj unuaj roloj en kino. Ŝi mem verkis siajn filmojn, kiuj plejparte estas moraj komedioj aŭ dolĉ-amaraj kronikoj de perditaj, deprimitaj, vunditaj personoj kiel Pas très catholique kaj Enfants de salaud, ambaŭ kun Anémone.
En 2000, ŝi fariĝis la unua virino ricevinta Césaron por plej bona reĝisoro por sukcesa drama komedio Vénus beauté (institut) kiu ankaŭ deprenis Césaron por plej bona filmo de du plej verŝajnaj gajnontoj Jeanne d'Arc de Luc Besson kaj La Fille sur le pont de Patrice Leconte. La filmo ankaŭ gajnis Césaron por plej bona originala scenaro aŭ adapto kaj havigis al debutantino Audrey Tautou Césaron por la plej granda virina espero. La filmo estis adaptita al televido en 2005 por ARTE, sub titolo Vénus et Apollon.
En 2002, ŝi kunigis Catherine Deneuve kaj William Hurt en Au plus près du paradis, romantika komedio farita kiel omaĝo al Elle et lui de Leo McCarey. La sekvantan jaron, ŝi enscenigis parodion de teleaĉeto sur fono de geedza krizo per France Boutique, interpretita de Karin Viard, François Cluzet kaj Judith Godrèche. En 2008, ŝi retrovis unu el siaj preferataj aktorinoj: Nathalie Baye, en Passe-passe.
Filmaro
Reĝisorino kaj scenaristino
Aktorino
Filmaro (aktorino, televidaj serioj)
[dudeko da roloj]
Teatro
- 1975: Un jeu d'enfants de Martin Walser, reĝisoris Maurice Attias, (Théâtre Moderne)
- 1976: Pour 100 briques t'as plus rien... de Didier Kaminka, reĝisoris Henri Garcin, (Théâtre La Bruyère)
- 1983: Batailles de Roland Topor, Jean-Michel Ribes, reĝisoris Jean-Michel Ribes, (Théâtre de l'Athénée)
- 2008: Batailles de Roland Topor, Jean-Michel Ribes, reĝisoris Jean-Michel Ribes, kun Pierre Arditi, François Berléand, (Théâtre du Rond-Point)
Rekompencoj
Eksteraj ligiloj