Tomáš BŘICHÁČEK (naskiĝis la 18-an de junio1982 en Prago) estas ĉeĥa esperantisto, ekde februaro 2014 prezidanto de Esperantista klubo en Prago kaj redaktoro de ĝia revuo Bulteno.
Li elprovis novan metodon de poresperanta varbado, kiun li nomas "Esperanto ĉe biero" - kursoj en trinkejo. La metodon li elprovis ankaŭ en Parizo, kie li studis dum kelkaj monatoj inter 2005 kaj 2006.