Tommy HELLSTEN (naskiĝinta la 23-a de septembro 1951 en Loviisa) estas finna konservativa luterana teologo, kristana terapiisto, verkisto de nefikcio kaj tradiciajn kristanajn valorojn[1] apoganta socia pensanto kaj diskutanto. Li skribis librojn pri vivaj kapabloj. Kiel materialo de la libroj li uzis sian vivo kaj tiujn de siaj pacientoj. Liaj plej konataj libroj estas Virtahepo olohuoneessa ("Hipopotamo en la salono"), kiu estas tradukita almenaŭ al la sveda kaj la angla kaj Saat sen mistä luovut ("Vi ricevas kion vi rezignas"), kiu estas tradukita al multaj lingvoj kaj publikita ankaŭ en Svedio, Norvegio, Danio, Grekio, Pollando, Ĉinio, Nederlando, Estonio, Pollando, Usono kaj Kanado. Li estis kandidato en finna parlamentelekto 1999. Li lekcias en la finna kaj angla.
Pensado
Laŭ Hellsten, la okcidenta socio tro multe emfazas la individuon kaj tro malmulte taksas la komunumon. Laŭ Hellsten la nuna socia sistemo de la okcidentaj landoj estas malsana kaj spirite kaj en la sekuraj aferoj de la homa vivo. Laŭ Hellsten ekzemple tio, ke ankaŭ la plej multaj virinoj laboras ekster la hejmo, ne estas honoro por la virino sed temas pri tio, ke oni admiras la viran rolon pli ol la virinan kaj tial ankaŭ virinoj grandparte vivas kiel tradicie viro. LLaŭ Hellsten, la roloj de patro kaj patrino estas ambaŭ gravaj, sed ili diferencas multe pli ol la fakto, ke ili havas malsamajn taskojn en reproduktado kaj estas ankaŭ en tiu afero malbone, ke la roloj miksas – la infano rajtas havi kaj patron kaj patrinon. Laŭ li oni miksas ankaŭ aĝgrupajn rolojn tiel, ke oni admiras junecon kaj maladmiras la mezaĝon kaj maljunecon.[2].
Laŭ Hellsten, tio ke pastro ne demandas "ĉu vi amas?" sed "ĉu vi volas ami?", montras, ke la unua ideo de geedzeco ne estas montri amon de virino kaj viro: la geedzeco estas por ke protekti la familion: oni ne povas tute facile forlasi sian edz(in)on sed por ke forlasi oni devas longe konsideri, ĉu tio estas necesa.
Laŭ li, ankaŭ kondiĉoj en lernejoj plimalboniĝis: studentoj estas perfortaj unu kontraŭ la alia kaj instruistoj. Laŭ Hellsten, Svedio jam spertas malfacilaĵojn por atingi studentojn al instruistaj institucioj.
Kritiko
Hellsten estas kritikita pro konservativaj deklaroj kiujn multaj gejoj kaj lesbaninoj konsideras kontraŭ seksaj malplimultoj. Seta, la organizo de finnaj seksaj malplimultoj, donis al li kontraŭpremion. Unu argumento estas tia, ke laŭ li gejeco kaj lesbianeco apartenas al sama kategorio kiel pedofilio.[3]
Privata vivo
Hellsten estas vidvo kaj havas du filojn kaj unu filinon. Lia edzino Carita mortis somere 2017. Hellsten loĝis longe en Porvoo, sed maje 2023 Hellsten anoncis, ke li transloĝiĝas al sia naskiĝurbo Loviisa kaj movigas ankaŭ sian kabineton tie. Tio efektive okazis iom poste. Hellsten parolas gepatrlingve la svedan sed estas praktike tute dulingva, parolas kiel dua gepatra lingvo la finnan.
Eksteraj ligiloj
Notoj kaj referencoj