Tomaso de Anglio, anglo-normanda poeto de la dekdua jarcento.
De 1155 al 1160 li verkis - eble por Eleonora de Akvitanio - longan poemon pri la legendo de Tristan kaj Iseult. Restas nur fragmentoj - entute ĉ. 3,300 linioj, verŝajne proksimume sesono de la tuto. Pri lia vivo oni scias nenion.