Toĉigi (urbo)

Toĉigi
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153 508  (2021) [+]
Loĝdenso 463 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 23′ N, 139° 44′ O (mapo)36.382444444444139.73413888889Koordinatoj: 36° 23′ N, 139° 44′ O (mapo) [+]
Areo 331,5 km² (33 150 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Toĉigi (Japanio)
Toĉigi (Japanio)
DEC
Situo de Toĉigi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tochigi, Tochigi [+]
vdr

Toĉigi (japane 栃木市) estas urbego en la ĉefa insulo Honŝu, en Gubernio Toĉigi, en regiono Kanto en Japanio. Toĉigi estas nomdonanto de la gubernio, ne ties sidejo.

Urbodomo de Toĉigi

Demografio

En 2023 Toĉigi havis populacion de 151 842.

Geografio

Toĉigi situas sur ebenaĵo laŭ rivero, aliaj du preterfluas, krome montaro etendiĝas en la norda parto. Sano (Toĉigi) troviĝas 15, gubernia sidejo Ucunomija 24, Aŝikaga 26, Ōta (Gunma) 34, Kirju 36, Nikko 42 kaj Kumagaja po 42, Fukaja 45, Isesaki 48, ĉefurbo Tokio 86 kilometrojn aere laŭ [1].

Historio

Dum la Epoko de Edo Toĉigi prosperis dank' al la interliga rivero. Post kreado de la gubernio Toĉigi estis administra sidejo inter 1871-1884 kaj 1937 Toĉigi ricevis urbostatuson. Dum la 2-a mondmilito la urbo evitis la militajn damaĝojn, tial multe da historiaj temploj, tradiciaj butikoj estas videblaj. Toĉigi aneksis la najbarajn vilaĝojn kaj urbetojn inter 1954-2014.

Ekonomio

Toĉigi estas regiona komerca centro kun miksita loka ekonomio. Nutraĵprilaborado, produktado de aŭtpartoj dominas la industrian sektoron. Isuzu havas uzinon ĉi tie ekde 1961. La agrikulturo estas menciinda.

Eduko

En Toĉigi ekzistas nur baza kaj mezgrada edukadoj.

Trafiko

Toĉigi havas bonajn fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la regiono. Multe da pontoj helpas la trafikon.

Klimato

Toĉigi situas en humida kontinenta klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj kun fortaj neĝadoj. La meza jara temperaturo estas 14 °C. La jarpluvo averaĝas 1325 milimetrojn.

Bildoj pri Toĉigi
Riverbordo
Riverborda vendado
Malgranda ponto
Vojo
Strato
Stacidomo
Biblioteko
Lernejo
Banko
Flosila muzeo
Literatura muzeo


Vidindaĵoj

  • Aŭtuna Festivalo
  • malnovaj domoj
  • preĝejoj
  • pluraj muzeoj
  • proksime kunfuejo de riveroj estas uzita por velboatado
  • sono de ranoj estas indikitaj kiel unu el la 100 sonpejzaĝoj de Japanio

Ĝemelurboj

Fontoj

  • WikiTrans

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!