Timeo

La esperanta persona Timeo nomo povas kompreniĝi kiel mallongiga formo de Timoteo,

sed kutime kompreniĝas kiel esperanta formo de pluraj antikvaj grekoj, kiuj havis la grekan nomon Timaios (Τίμαιος) aŭ latinigite Timaeus.


Aparte povas temi pri

  • Timeo de Locri, malnovgreke Τίμαιος ὁ Λοκρός, Tímaios ho Lokrós; latine Timaeus Locrus, Pitagora filozofo el la 5-a jarcento a.K., aperanta en la sekva dialogo de Platono
  • "Timeo", fama Socrata dialogo verkita de Platono ĉirkaŭ la jaro -360, kiu temigas la supran figuron - eble nur fikcian.
  • Timeo, Timaios (ĉ. 345 a.K.-ĉ. 250 a.K.), greka historiisto de Ταυρομένιον (Tauroménion), latinigite Tauromenium (nuntempe Taormina) en Sicilio
  • Timeo la Sofisto, greka filozofo kiu vivis iam inter la 1-a kaj 4-a jarcentoj, supozata verkisto de leksikono de platonaj vortoj
  • Timeo, menciita en Marko 10:46 kiel la patro de la blinda junulo Bartimeo
  • Timaeus, jen en formo latina, luna kratero nomita laŭ la filozofo
  • Timaeus, unu el la Tri Legendaj Drakoj de la japana animea serio Yu-Gi-Oh!
  • Timaios aŭ Tutimaios, faraono de Egiptio menciita fare de Jozefo Flavio en lia verko Contra Apionem

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!