Tibor Szolnoki

Tibor Szolnoki
Persona informo
Naskonomo Szolnoki Tibor
Naskiĝo la  20-an de februaro 1957 (nun 1957-02-20)
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1980) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Andrea Zsadon (1986–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tibor Szolnoki [solnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szolnoki Tibor estas hungara aktoro, voĉoaktoro, kantisto. Lia edzino estas Andrea Zsadon.

Tibor Szolnoki [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1957 en Budapeŝto.

Biografio

Tibor Szolnoki jam dum la gimnaziaj jaroj aliĝis al teatra trupo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1980. Post la diplomo li ricevis rolojn en Teatro Kisfaludy. Post 2 jaroj li estis fondinta membro de Teatro Rock en Budapeŝto. Ekde 1985 li estas membro de Operetoteatro (Budapeŝto), kie li pruvis ne nur sian talenton pri kanto, sed ankaŭ pri danco. En 1993 li fondis memstaran trupeton kun sia edzino, kiu same estas aktoro-kantisto. Ili ofte kantadas kune. Li ricevis premiojn en 1993 kaj 1999.

Elektitaj teatraj roloj

Elektitaj kinaj filmaj roloj

  • Ki beszél itt szerelemről? (1979)
  • Szívzűr (1982)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj

  • A Dongó őrs kalandjai (1980)
  • Kutyakomédiák (1992)
  • Jóban Rosszban (serio, 2013) - Wágner Doktor

Dubladaj roloj

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Gianni Ansaldi kaj aliaj [2]

Muzikalbumoj

  • Sztárcsinálók (SLPX 17702)
  • Farkasok (SLPX 17758)
  • Krónikás (SLPM 17904-17905)

Fontoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!