Thomas A. Goldman

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Thomas A. Goldman
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1917 (1917-11-30)
Morto 7-an de januaro 2000 (2000-01-07) (82-jaraĝa)
en Usono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Thomas A. GOLDMAN (naskiĝis 1918 - mortis la 7-an de januaro 2000 en Bethesda, Marilando, Usono) estis usona esperantisto.

Eklerninte Esperanton kiel 14-jarulo, li poste instruis ĝin dum kvardeko da jaroj, unue al kunstudentoj ĉe Universitato Harvard. Li estis multjara prezidanto de la Vaŝingtona klubo kaj li prezidis ankaŭ la usonan landan asocion ELNA (19831984) kaj servis aktive en la Komitato de UEA (1983–86, 1992–95).

Goldman fondis, plejparte sola verkis kaj tre kompetente redaktis la monatan Ekonomia Bulteno pri Usono (1980–94), kontribue al la ekonomika apliko kaj terminologia evoluo de Esperanto.

Tiel li metis en praktikon sian movadan filozofion: "La venko ne estas unu grandioza evento, sed senfina sinsekvo de malgrandaj venkoj …. procezo, ne okazo". "Ni ne fantaziu plu pri la fina venko, sed eniru la vojon de senĉesa venkado!" "Ĉiu esperantisto estas ja potenciala aplikisto."

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!