Theodor LESSING naskiĝis la 8-an de februaro1872 en Hanovro (Germanio), mortis la 30-an de aŭgusto1933 en Mariánské Lázně. Li estis verkisto, filozofo, universitata profesoro kaj ĵurnalisto. Lessing migris al la tiama Ĉeĥoslovakio, kie li estis murdita fare de naziaj murdistoj en la somero de 1933.
Li estis la unua politika viktimo ekstere de Germanio pro sia opozicio al la nazia reĝimo. Tiu fakto vekis la indignon en la tuta mondo[1].
Theodor Lessing kaj Esperanto
En la libro Al eterna paco de Immanuel Kant, tradukita de Paul Christaller (en 2017 aperis nova eldono de Fonto.) aperis en tiu libro krom la teksto de Kant ankaŭ biografieto de Kant, kiun verkis Theodor Lessing. Tio estas rimarkinda, ĉar Theodor Lessing verkis lian biografieton speciale por la esperanta eldono[2].
↑Cfr. Marwedel Rainer, Theodor Lessing 1872-1933. Eine Biographie, Luchterhand, Darmstadt-Neuwied, 1987. Citato in nota a pag 53 da Yvonne Sherratt, I filosofi di Hitler, Bollati Boringhieri, 2014
↑Theodor Lessing, blogo de Dirk Bindmann, la 2an de aprilo 2019, alirite la 11an de novembro 2019