The Virginian (La virginiano, renomita The Men from Shiloh en sia fina jaro) estas usona vakeratelevidserio en kiu stelulis James Drury, Doug McClure kaj Lee J. Cobb, kiun elsendis la televidkanalo National Broadcasting Company (NBC) el 1962 al 1971 dum totalo de 249 epizodoj. Temas pri sekvo el somerserio de 1958 nome Decision. Filmita en koloroj, The Virginian iĝis la unua vakera televidserio de 90 minutoj (75 minutoj sen kalkuli komercajn reklamaĵojn). Cobb lasis la serion post kvar sezonoj kaj estis anstataŭita laŭlonge de la jaroj de aktoroj John Dehner, Charles Bickford, John McIntire kaj Stewart Granger kiuj portretis diversajn rolulojn.
La serio pluis naŭ sezonojn kaj tiel iĝis la tria plej longdaŭra vakeraĵo,[1] malantaŭ Bonanza kun 14 sezonoj kaj 430 epizodoj, kaj Gunsmoke kun 20 sezonoj kaj 635 epizodoj.[1] La serio estis iom bazita sur la vakera romano The Virginian: Horseman of the Plains de 1902 de Owen Wister.
Geaktoraro kaj gerolularo
James Drury kiel La Virginiano.
Lee J. Cobb kiel Juĝisto Garth.
Lee J. Cobb kaj James Drury
Doug McClure kiel Trampas.
Gary Clarke kiel Steve Hill.
Roberta Shore kiel Betsy Garth.
Charles Bickford kiel John Grainger.
Stacy (Don Quine) kaj Elizabeth (Sara Lane) Grainger kun sia avo.
Jeannette Nolan kiel edzino de Clay Grainger, nome Holly