La Teritorio Papuo, Papua Teritorio, aŭ en angla Territory of Papua, enhavis la sudorientan kvaronon de la insulo Novgvineo el 1883 al 1949. Ĝi iĝis brita protektorato en la jaro 1884, kaj kvar jarojn poste ĝi estis formale aligita kiel Britia Novgvineo. En 1906 ĝi estis redonita al aŭstralia jurisdikcio, kaj en 1949 ĝi estis nuligita kiel politika ento kiam ĝi unuiĝis al sia norda najbara Teritorio Novgvineo (kiu ĝis la komenco de la unua mondmilito estis Germana Novgvineo sed estis zorgita de Aŭstralio laŭ mendo de la Ligo de Nacioj post la Unua Mondmilito) por formi la aŭstrali-administritan teritorion Papuo-Nov-Gvineo. En 1975 la kombinitaj teritorioj ricevis kompletan sendependecon de Aŭstralio laŭ la nomo Papuo-Nov-Gvineo.
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!