Laŭ la Politika Konstitucio de Kostariko de 1949 en sia artikolo 168,[1] la Teritoria organizado de Kostariko estas laŭleĝe organizita en tri tipoj de administraj unuoj:
"Por la celoj de la Publika Administrado la nacia teritorio estas dividita en provincojn, tiuj en kantonojn kaj la kantonoj en distriktojn."
En 2014 la teritoria organizado konsistas el 7 provincoj, 82 kantonoj kaj 478 distriktoj.
Historio
Kun la starigo de la respubliko kaj la deklaro de Kostariko kiel Libera, suverena kaj sendependa Respubliko, la reformita Konstitucio de 1848 estis aprobita la 30-an de novembro1848, kaj laŭ Leĝo n-ro 36 de la 7-a de decembro1848, estis establitaj unuafoje la nomadoj de provinco, kantono kaj distrikto.[2] Laŭ la menciita leĝo, estis kreitaj la provincoj de:
San José, kun unu kantono kaj dek paroĥaj distriktoj.
Alajuela, kun du kantonoj kaj ok paroĥaj distriktoj.
Cartago, kun du kantonoj kaj dek tri paroĥaj distriktoj.
Heredia, kun unu kantono kaj sep paroĥaj distriktoj.
Guanacaste, kun kvar kantonoj kaj ok paroĥaj distriktoj.
Menciita leĝo katalogis Puntarenas kiel komarkon, kategorio nun neuzata. La leĝdona dekreto n-ro 10 de la 17-a de septembro1858 asignas al Puntarenas la titolon de provinco.
La dekreto n-ro 27 de la 6-a de junio1870 kreis la Komarkon de Limón el la plej orienta teritorio de la Provinco de Cartago, kaj ĝi permesis la starigon de municipo. Ne antaŭ 1902, sub leĝdona dekreto N-ro 59 de la 1-a de aŭgusto, ĝi estis establita kiel la sepa kaj lasta el la provincoj konsistigantaj la nacian teritorion.
De 1848 ĝis 1980 la nombro de kantonoj de la lando trapasis de 10 al 82. La lasta kantono kiu estis kreita estas tiu de Río Cuarto, malnova distrikto de Grecia, provinco de Alajuela. La distriktoj, siaflanke, spertis pli grandan flekseblecon en la procezo de konsistigo, tiel ke ilia nombro estas konstante ŝanĝiĝanta. Ekzemple, nuntempe estas 470 distriktoj, dum en 2000 kiam popolnombrado estis realigita, estis 463 distriktoj.
La koncepto de municipo aŭ urbodomo kuŝas en la subnacia unuo de dua nivelo (la kantonoj), estrataj de urbestro elektita ĉiun kvaran jaron per ĝeneralaj elektoj, kaj de Urbestraro. Laŭ la Politika Konstitucio, Artikolo 169:[1]
La administrado de lokaj interesoj kaj servoj en ĉiu kantono estos je la prizorgo de la Urba Registaro, formita de interkonsiliĝa korpo, konsistanta el urbestraranoj popole elektitaj, kaj de ekzekutiva funkciulo kiun asignos la leĝo.
Distrikta organizado
Ĉiu kantono estas dividita en distriktoj kies nombro varias de kantono al kantono. Ĉiu distrikto havas Distriktan Konsilantaron preziditan de sindiko, ĉiuj popole elektitaj. La Distrikta Konsilantaro estas la interparolanto inter la distrikto kaj la urba registaro kaj certigas la komunumajn kaj najbarajn interesojn antaŭ la Urbodomo, kaj dum la rekta administrado de la distrikto kuŝas en la municipo, la Distriktaj Konsilantaroj ankaŭ ekzercas administrajn funkciojn kiajn submeti projektojn al la Urbestraro kaj kontroli la laboron de la urbestro.
Indiĝenaj teritorioj
En Kostariko ekzistas 24 indiĝenaj teritorioj laŭregule limigitaj de la centra registaro kaj kiuj havas limigitan aŭtonomion. Tiuj teritorioj estas administrataj de la Asocio de Indiĝena Evoluo kiel Loka Registaro laŭ Dekreto n-ro 13568-G de la Plenuma povo.