Teri Náray [nArai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Náray Teri estis hungara aktorino, voĉoaktoro. Ŝia edzo estis István Egri (aktoro), ŝiaj filinoj estis Kati Egri kaj Márta Egri.
Teri Náray naskiĝis la 20-an de septembro 1916 en Orosháza - mortis la 21-an de aprilo 1995 en Budapeŝto.
Biografio
Teri Náray komencis sian aktoran karieron en Budapeŝto en 1936. Ŝi apartenis al diversaj teatroj, ekzemple Teatro József Attila. Ŝia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio. En 1972 ŝi emeritiĝis, tamen foje ankaŭ poste ŝi aktoradis. Ŝi havis edzon kaj 2 filinojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
- 9 kinejaj filmoj inter 1941-1966, Szegény gazdagok (Malriĉaj riĉuloj), 1959
- 11 televiziaj filmoj inter 1959-1987, ekzemple A fekete város (La nigra urbo), 1971; Petőfi, 1980
- hungaraj voĉoj en diversaj eksterlandaj filmoj
- diversaj teatraj roloj, ekzemple István Örkény: Macskajáték (Katoludo) - Adelaida Cs. Bruckner; Ede Szigligeti: Fenn az ernyő, nincsen kas - Donátffyné; Ferenc Molnár: Olympia - Lina
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj
Fontoj