Terengganuo (malajeTerengganu; pasintece ankaŭ literumita Trengganu aŭ Tringganu, plenforme Negeri Terengganu Darul Iman) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. La subŝtato kovras areon de 13 035 kvadrataj kilometroj en la malaja duoninsulo kaj en la okcidenta parto de la ŝtato, nomata Duoninsula Malajzio. Politike ĝi estas konstitucia monarkio regata de sultano. Laŭ stato de la jaro 2010 Terengganuo havis 1 015 776 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 78 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro kaj sultana rezidejo estas la urbo Kuala Terengganu.