La Teologia Monaĥa Altlernejo Sapientia (origine hungare Sapientia Szerzetesi Hittudományi Főiskola) estas signifa unuigita altlernejo en Budapeŝto.
Historio
Ĝis la socialismo la 3 ordenoj (piaristoj, benediktanoj, cistercianoj) havis proprajn seminariojn. Ekde 1950 ili funkciis plu, tamen pli strikte. Ekde 1991 la premonstratoj lernis en Pannonhalma en la benediktana altlernejo. En 1994 oni fondis apartan kampusonTeologia Altlernejo Sophia, kie jam povis lerni ankaŭ monaĥinoj. En 1993 okazis pritraktadoj por krei unuigitan teologian monaĥan altlernejon, kiu estiĝis en 2000. En la sekva jaro ankaŭ sekularaj aŭ laikaj studoj komenciĝis.