Temuco [teMUko] estas urbego , universitata urbo en suda Ĉilio , en regiono Araŭkanio .
Geografio
Temuco situas egaldistance inter Pacifiko kaj Andoj laŭ rivero . Koncepciono troviĝas 215, Puerto Montt 306, San Bernardo (Ĉilio) 595, ’’’Santiago de Ĉilio ’’’ 613, Viña del Mar 644, Valparaiso 639, Punta Arenas 1609, Antofagasta (urbo) 1691 km .
Historio
Panoramo en Temuco
Vido en Temuco
Temuco (tiam Recabarren ) estis fondita por armea fortikaĵo en 1881 . En la sekva jaro jam la unuaj gravaj stratoj komencis formiĝi. En 1888 formiĝis la unua elektita municipo .La vilaĝo rapide evoluis pro la agrikulturo kaj la bredado . Baldaŭe ĝi iĝis provinca ĉefurbo . En 2010 kaj 2011 sismoj okazis.
Trafiko
Temuco estas atingebla per la Tut-Amerika Ŝoseo, krome la urbego estas nabo de vojoj el la marbordo kaj el la montaro . La urbego havas flughavenon . En Temuco aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn .
Klimato
Vido en Temuco
Vojo en Temuco
Temuco situas en mediteranea klimato . La averaĝa jara temperaturo estas 13 °C , sed inter decembro -marto tio estas 22 °C , inter junio -aŭgusto nur 4 °C . Jare pluvas po 1212 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo -julio la pluvo pli oftas.
Famuloj
Poetoj Gabriela Mistral kaj Pablo Neruda (ambaŭ Nobel-premiitoj) vivis en Temuco por iom da tempo.
Ĝemelurboj
Larĝa panoramo en Temuco
Fontoj
Mapo pri Ĉilio, kie estas trovebla Temuco en la suda landparto