La Teknologia universitato Darmstadt – germane oficiale Technische Universität Darmstadt, mallonge TU Darmstadt – estas teknologia universitato en la urbo Darmstadt de la federacia landoHesio en Germanio. Ĝi estis fondita en 1877 per transformo de la antaŭa plurteknika altlernejo al universitata statuso, kaj estis la unua aŭtonoma altlernejo en Germanio. En 2021 la teknologia universitato havis sume 24 969 studentojn. Aliflanke, en 2023 ĝi havis entute 5 173 kunlaborantojn, el tio 334 estis profesoroj.
Esperanto kaj la universitato
Estante universitata urbo, Darmstadt jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je signifa parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la universitato. Kiel studentoj de la universitato menciindas ekzemple la esperantistoj Franz Kruse kaj Elisabeth Kuhl-Kruse, Maria Merla, Remi Rudaitytė kaj Leo Sakaguchi, sed multaj pliaj Esperanto-parolantoj ligiĝas al la altlernejo, ĉu per interuniversitataj kontaktoj ĉu per profesiaj rilatoj poststudaj en la urbo (ekzemple menciindas la statistikistino Christina Dolland kaj la matematikistino Edlyn Teske, eksa vicprezidanto de TEJO).