Taza situas en Meza Atlaso en montpasejo konata kiel la "Taza Gap", en la norda sekcio de la lando. Fezo etendiĝas 120, Nador 210 km.
Historio
Multaj postsignoj ĉirkaŭ la urbo atestas homajn ĉeestojn jam en la paleolitiko. Taza estis fondita fare de berberoj en la 7-a jarcento, poste araba konkero okazis. Francio okupis la urbon en 1914, post 6 jaroj la francoj fondis la novan urboparton.
Klimato
En Taza la averaĝa temperaturo varias inter 12 kaj 23 °C. Oni mezuris rekordojn 5 kaj 35 °C. Inter junio-septembro varmo regas kaj tiam apenaŭ pluvas. Jare pluvas po 800 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter novembro-februaro.