Tarin Kut

Tarin Kut
ترين کوټ
Proksime de Tarin Kut
Proksime de Tarin Kut
Proksime de Tarin Kut
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Uruzgan
Demografio
Loĝantaro 71 604  (stato de 2015)
Geografio
Geografia situo 32° 38′ N, 65° 52′ O (mapo)32.62666666666765.873333333333Koordinatoj: 32° 38′ N, 65° 52′ O (mapo)
Alto 1 317 m [+]
Horzono UTC+4:30
Tarin Kut (Afganio)
Tarin Kut (Afganio)
DEC
Situo de Tarin Kut

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tarin Kowt [+]
vdr

Tarin Kut (paŝtoe ترين کوټ, perse ترین‌کوت, ankaŭ latinliterigata Tarinkut, TarinkotTarin Kowt) estas urbo en la sudo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Uruzgan. Laŭ takso en la jaro 2015 Tarin Kut havis proksimume 71 604 loĝantojn.

Tra la urbo fluas la rivero Ĉor (ankaŭ nomata Darviŝan) venanta el nordoriento, el la distrikto Ĉora, en la riveron Tīrī Rūd (ankaŭ nomata TeriTarin) venanta el la distrikto Ĥas Uruzgan. Poste la rivero Tīrī Rūd apud la loĝloko Dihravud enfluas la riveron Hilmend. LA du riveroj Ĥor kaj Tīrī Rūd trafluas larĝajn, loĝatajn kaj agrikulture kultivatajn valojn. Ambaŭ riveroj ricevas aldonan akvon el rojoj venantaj el la apudaj montoj.

Ekzistas vojo de Tarin Kut al Kandahar.

Milito en Afganio ekde 2001

La 28-an de julio 2011 la Talibanoj kunordigite atakis la oficejon de la provincestro, la ĉefpolicejon, centron de loka televida kanalo,[1] la bebostacion de la urba malsanulejo[2] kaj diversajn pliajn konstruaĵojn. Suicidaj atencantoj laŭ oficialaj informoj preskaŭ samtempe eksplodigis tri aŭtobombojn. Sekvis fortaj interpafadoj. Sume murdiĝis almenaŭ 22 homoj.[3] Inter ili estis 12 infanoj.[2]

Referencoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!