La tajlanda virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Tajlandon, en internaciaj turniroj de virina futbalado. En la taja lingvo la teamo neoficiale nomatas ช้างศึก, latinlitere "Ĉangsuk", en traduko "la militaj elefantoj". La teamo ekde la jaro 1975 konkuras en la Azia Virina Futbal-Ĉampionado, kaj en 1983 atingis la 1-an pozicion.