La ideo pri konstruado de tajdocentralo sur la rivero Rance venis de Gérard Boisnoer, en 1921.
La unua laborejo pri tajdocentralo komenciĝis en l’Aber-Wrac'h en la departemento "Finistère" en 1925. La projekto estis forlasita unue de s-ro Le Troquer en 1928, por esti reprenita de s-ro Tardieu. La laborejo estis forlasita, en 1930, pro manko de mono. La planoj de tiu centralo utilos kiel bazo por la sekvantaj. La uzo de la tajdenergio ne estas nova, ĉar de longe la tajdmuelejoj ekzistis en lokoj atingeblaj de la tajdo, aparte laŭlonge de la rivero Rance.
La unuaj esploroj por la prilaboro de nova tajdocentralo sur la buŝo de la rivero Rance datiĝas de 1943, fare de la kompanio pri esploro de tajduzo (franclingve "Société d’étude pour l’utilisation des marées" aŭ SEUM.
La elektra centralo inkludas 24 horizontalaksajn kaplan-turbinjon pelantan ĉiujn 10 MW-alternatoron. Ĉiu turbino estas ligita al sia alternatoro en sama ĉirkaŭaĵo, kiu havas formon de bulbo, tiel ke la aro de ambaŭ nomiĝis «bulba grupo». La kvar padeloj de ĉiu turbino estas alĝustigeblaj por generi elektron kaj dum la fluso (20 % de la elektro produktita) kaj dum malfluso (80 % de la elektro produktita dum la malpleniga fazo de la estuaro)[1]. La meza flukvanto de la grupo estas 260
m3/s ; la akvo movigas la kvar padelojn de ĉiu turbino (maksimuma turbinflukvanto por ĉiu el la 24 turbinoj 6 600 m3/s). La rotacirapido de la turbinoj estas 93 revolucioj por minuto, kio permesas al fiŝoj trapasi[2][3]
La digo de la Rance perdas jare 1 % de sia kapablo pro la ŝlimiĝo, kiun ĝi kaŭzas[4]. Enŝlimiĝado estas tiel signifa ke ĝi minacas la navigeblecon de la Rance [5],[6]. La amasiĝoj de ŝlimo transformis la blankajn sablajn strandojn en ŝlimejojn[7]. Ili estas kovritaj per dika tavolo de ŝlimo, kiu povas atingi 3 m[8]. Tamen, la Rance-ejo estis klasifikita kiel Natura 2000-zono[9].
La Rance-tajduzino estas turismejo, kiu altiris pli ol 70 000 homojn en 2006[10]. La digo enhavas muzeon Découverte de l'usine marémotrice de la Rance (Malkovro de la Rance-tajdocentralo) [11].
La departementa vojo 168 pasas super la digo kaj tiel ligas Dinard al Saint-Malo. Antaŭ la konstruado de la digo, tiu itinero postulis pasi tra Plouër-sur-Rance por transiri la riveron per la Saint-Hubert-ponto. La frekvencoj de kluzmalfermo por boatoj estis limigitaj en 2005 fare de la subprefekto en favoro de aŭtotrafiko sur la digo.