Taif aŭ Ta'if (arabeاَلطَّائِفُ, aṭ-Ṭāʾif) estas urbo en Sauda Arabio, en la emirlando aŭ provinco Mekao. Ĝi troviĝas je alteco de 1700 metroj. La urbo havas loĝantaron de pli ol 520 000. Ĉiusomere, la Sauda registaro moviĝas al Taif por eskapi de la varmego de la ĉefurbo, Riado.
Taif estas grandurbo kun signifaj kulturaj aktivecoj kaj kreiva industrio. En Taif estis kreita la unua biblioteko en Arabio, la biblioteko Abdullah ibn Abbas, funkciante kiel fundamento por akademianoj kaj esploristoj. Tiu heredaĵo daŭris kun alia biblioteko establita en 1943. Taif estis en 2023 membro de la Unesko-reto de kreivaj urboj[1].