São Pedro do Sul estas urbo de Portugalio, situanta en la okcidento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 3 600 loĝantojn (2021).
Ĝi estas sidejo de la municipo São Pedro do Sul, kiu havas totalan areon de 348,95 km², kaj 16 851 loĝantojn (2021), subdividita en 14 fregezioj. La municipa teritorio limas nordoriente kun Castro Daire, sudoriente kun Viseu, sude kun Vouzela, sude kaj okcidente kun Oliveira de Frades (norda parto), okcidente kun Vale de Cambra kaj nordokcidente kun Arouca. La teritorio estas inter la rivero Vouga (sude) kaj la rivero Paiva (norde), dum la sidejo mem estas ĉe la rivero Vouga kaj apud Vouzela trans la riveron.
Historio
Prahistorian loĝadon atestas monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj. Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.
La areo de São Pedro do Sul estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. Tiu ĉi municipo devenas el iama municipo Lafões, de kiu ĝi estis unu el du sidejoj, kun Vouzela. En 1836, Lafões estis dispartita inter Vouzela kaj São Pedro do Sul.
Estis Senjoro de tiu loĝloko en teroj de Lourosa kaj Quinta do Amaral, D. Afonso Ermigues do Amaral, naskiĝinta en 1245, laŭ registro en la dokumentoj de la reĝo D. Afonso la 3-a. La urbo mem São Pedro do Sul estis altigita al la kategorio de cidade (urbo) la 12an de Junio 2009.
En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 25 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 15 000 loĝantoj.
Submunicipoj
São Pedro do Sul havas la jenajn fregeziojn:
Bordonhos
Carvalhais e Candal
Figueiredo de Alva
Manhouce
Pindelo dos Milagres
Pinho
Santa Cruz da Trapa e São Cristóvão de Lafões
São Félix
São Martinho das Moitas e Covas do Rio
São Pedro do Sul, Várzea e Baiões
Serrazes
Sul
Valadares
Vila Maior
Vidindaĵoj
En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.
Kastrumoj da Cárcoda en Carvalhais, de Banho en São Pedro do Sul kaj de Nossa Senhora da Guia en Baiões
Blazondomego Solar dos Malafaias
Konvento de Sankta Kristoforo aŭ de São Cristóvão de Lafões
Palaco de Reriz
Pedra Escrita (skribita ŝtono), megalito kun geometriaj misteraj gravuraĵoj
Preĝejo de Nossa Senhora da Nazaré kaj ĉefa preĝejo en Carvalhais VC 1995
Ponto de Manhouce
Romia banejo konata kiel Piscina de D. Afonso Henriques
Konvento de Franciskanoj en São Pedro do Sul
Pontoj, kapeloj kaj dolmenoj de Manhouce
Bildoj
Blazono en la Konvento de Sankta Kristoforo aŭ de São Cristóvão de Lafões.
Konvento de Sankta Kristoforo aŭ de São Cristóvão de Lafões.
Bordonhos.
Carvalhais.
Preĝejo de Manhouce.
Santa Cruz da Trapa.
Sanktejo de São Macário en São Martinho das Moitas.