La nuna urbo estis loĝata dum la kuprepoko, poste romianoj fondis urbeton Matrica. Dum la frua dominado de hungaroj tie estis du vilaĝoj "Batta" kaj "Százhalom". Ĝi daŭre estis loĝata dum la turka erao, dume alvenis hungaroj, ŝvaboj, serboj. Dum la socialisma erao petrolrafinejo kaj termoelektrejo konstruiĝis.