Svoboda nad Úpou (devene germane Bergfreiheit, poste mallongigite germane Freiheit, en la jaro 1890 ĉeĥa ofica nomo Vrajt, ekde la jaro 1923 la nuna nomo Svoboda nad Úpou) estas urbo en Regiono Hradec Králové en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 009 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pec pod Sněžkou, Janské Lázně, Horní Maršov kaj Mladé Buky.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1533.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 223 |
---|
1880 | 3 321 |
---|
1890 | 3 290 |
---|
1900 | 3 424 |
---|
1910 | 3 173 |
---|
1921 | 2 759 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 816 |
---|
1950 | 2 009 |
---|
1961 | 2 366 |
---|
1970 | 2 180 |
---|
1980 | 2 499 |
---|
1991 | 2 436 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 259 |
---|
2014 | 2 107 |
---|
2016 | 2 112 |
---|
2017 | 2 100 |
---|
2018 | 2 082 |
---|
2019 | 2 062 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 081 |
---|
2021 | 1 937 |
---|
2022 | 1 937 |
---|
2023 | 2 032 |
---|
2024 | 2 009 |
---|
Partoj de urbo
Svoboda nad Úpou ne membriĝas en partojn, sed ĝi havas tri katastrajn teritoriojn:
- Svoboda nad Úpou
- Maršov I
- Maršov II
La regiono de katastraj teritorioj Maršov I kaj Maršov II estas konata kiel Dolní Maršov (en kontraŭo al la najbara Horní Maršov, kiu estas memstara municipo).
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Johano Nepomuka
- Statuaro de Virgulino Maria, sankta Floriano kaj sankta Antonio
- Plektitaj kaj klasicismaj domoj
- Preĝejo de sankta Jozefo
- Ursa kaverno en Svoboda nad Úpou – al publiko nealirebla, signifa paleontologia trovejo
- Urbodomo en Svoboda nad Úpou
- Meteorologia kolono
Personecoj
- Prosper Piette de Rivage (1846–1928), nobelo kaj entreprenisto, kiu meritis pri evoluo de paperfabrika industrio kaj ekfloro de turismo en Gigantmontaro
- Franz Wende (1904–1968), skiisto - skisaltisto, kombinisto kaj skikuristo
Pluaj fotoj