La Sveda Muzeo de Natura Historio (svedeNaturhistoriska riksmuseet, laŭvorte, la Nacia Muzeo de Natura Historio), en Stokholmo, estas unu el du ĉefaj muzeoj de natura historio en Svedio,[1] dum la alia estas situanta en Gotenburgo.
La muzeo estis fondita en 1819 de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, sed ĝi datas reen al kolektoj akiritaj ĉefe pere de donacoj de la Akademio ekde ties fondo en 1739. Tiuj kolektoj iĝis disponeblaj al la publiko en 1786. La Muzeo estis separata el la Akademio en 1965.[2]
Unu el la zorgantoj de la kolektoj de la Akademio dum ties pli frua historio estis Anders Sparrman, nome studento de Carl Linnaeus kaj partoprenanto en la vojaĝoj de la kapitano James Cook.[3]