La en 1521 konstruita Supra monaĥejo estis ankoraŭ parto de la en 1533 pro la Reformacio aboliciita benediktanina abatejo. La teretaĝo estis verŝajne kunsidejo (latine: capitulum), la unua etaĝo dormejo (latine: dormitorium). Ĉe la okcidenta flanko oni malkovris restojn de dometo el ŝtono, eble iama parto respektive alikonstruitaĵo de la monaĥejo.
La unua sekulara alikonstruo estis en 1564 fare de Erasmus Kilian; ĉ. la jaro 1700 oni enmetis internajn vandojn por adapti la tuton favore al la loĝantoj.
Tiam ankaŭ surkonstruitis la sudorienta angulo de la korto inter Supra monaĥejo kaj la ankoraŭ konservita flanka ejo per pordodomo.
La pergolon inter la eksa monaĥejo kaj la menciita pordodomo oni rekonstruis en 2009. La internaj ĉambroj el la 18-a jc laŭstrukture grandparte konserviĝis kaj daŭre servas kiel loĝejoj.
La Malsupra monaĥejo
La t.n. Malsupra monaĥejo konstruitis en 1564 - kun enkorpigo de pli malnovaj muroj - kiel trabfakaĵo. Ĝi ĉiam estis nur loĝejo. La orelon ornamis figuroj sur rozetoj kaj andreaj krucoj. Ekde 1822 tie ĉi gastis prizono kun laborejo. Subtegmente ĝis nun viziteblas la "ĉeloj".
Ekde 2009 oni restaŭris la komplekson kaj evoluigis uzokonceptojn (ekz. de la Malsupra monaĥejo kiel tranoktejo publika).