Sumbo (aŭ Sumba) estas insulo en orienta Indonezio. Ĝi estas unu el la Malgrandaj Sundaj Insuloj kaj troviĝas en la provincoOrientaj sudorientaj insuloj. Sumbo havas surfacon de 11 153 km², kaj la loĝantaro sumiĝis oficiale je 685 186 en 2010. Al la nordokcidento de Sumbo estas Sumbavo, en la nordoriento, trans la Sumba Markolo (Selat Sumba), estas Floreso, en la oriento, trans la Savu-Maro, estas Timoro, kaj en la sudo, trans parto de la Hinda Oceano, situas Aŭstralio.
La sumba loĝantaro parolas gamon da parencaj aŭstroneziaj lingvoj, kaj havas miksaĵon de malaja kaj melanezia deveno. Dudek kvin ĝis tridek pocentoj de la loĝantaro praktikas la animisman marapu-religion. La resto estas kristana, plimulto nederlanda kalvina, sed granda malplimulto katolika. Malmulte da sunaistoj troveblas en la marbordaj areoj. La plej granda urbo en la insulo estas la ĉefhaveno de Waingapu [Ŭajngapu], kun proksimume 10 700 da enloĝantoj. La pejzaĝo estas malaltaĵa, kalkoŝtono-monteta, kaj malsimilas de tiu de multaj indoneziaj insuloj kiuj ampleksas krutajn vulkanojn. Estas seka sezono de majo ĝis novembro kaj pluvsezono de decembro ĝis aprilo. La okcidenta flanko de la insulo estas pli fekunda kaj pli dense loĝita ol la orienta. Sumbo estas unu el la pli malriĉaj insuloj de Indonezio [3] . La sano-situacio en la insulo estas bedaŭrinde drama ĉar alta pocento de la loĝantaro daŭre suferas de malario kaj infanecamorto estas alta. Franco disvolvigis novan programon por disponigi putojn al kelkaj malgrandaj kaj izolaj komunumoj.
Administracio
Sumbo estas parto de la provinco Orienta Nusa Tengaro. La insulo kaj la apudaj insuletoj estas partigitaj en kvar distriktoj (aŭ "regentejoj"); tiuj estas : Okcident-sumba Regentejo, Sudokcident-sumba Regentejo, Centra-sumba Regentejo kaj Orient-sumba Regentejo. La insulo enhavas 14,6% de la provinca loĝantaro en 2010. La provinca ĉefloko ne troviĝas en la insulo sed en Timoro.