La sulka rozo (Rosa rugosa)[1], ankaŭ nomata kamĉatka rozo aŭ terpomrozo estas plantspecio el la genroRozoj (Rosa) ene de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi originas el Orientazio kaj nun kreskas kiel neofito en multaj regionoj de la mondo.
Priskribo
Rosa rugosa kreskas kiel somerverda arbusto, kiu atingas kreskoalton de ĉ. 1,50 metrojn. Ĝi disvastiĝas razensimile pere de subgrundaj stolonoj. Ĝi havas mallongajn kaj dikajn pikilojn. La alternesidantaj folioj estas 8 ĝis 15 cm longaj kaj nepare plumaj kun kvin ĝis naŭ folietoj. La folioj estas tipe sulkaj kaj similas al tiuj de terpomoj.
Ĝi floras de junio ĝis septembro. La malforte odorantaj, duseksaj floroj havas diametron de 6 ĝis 8 cm. La floroj estas radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin petaloj estas malhelrosea ĝis blanka. La rozfrukto estas kun diametro de du centimetroj relative granda kaj havas brikruĝan koloron.
Ingo Kowarik: Biologische Invasionen – Neophyten und Neozoen in Mitteleuropa. 2., erweiterte Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2010, ISBN 978-3-8001-5889-8
Heinrich Schultheis: Rosen. Die besten Arten und Sorten für den Garten. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1
Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt. 7., korr. u. erw. Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.
Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. Band 2: Eibengewächse bis Schmetterlingsblütengewächse. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1994, ISBN 3-440-06192-2.
Hans Henrik Bruun: Rosa rugosa Thunb. ex Murray – Biological Flora of the British Isles., Nummer 239, In: Journal of Ecology, Volume 93, Issue 2, 2005, S. 441–470 COI:10.1111/j.1365-2745.2005.01002.x
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!