Sucre [SUKre] (esperante Sukro) estas la oficiala ĉefurbo de Bolivio kaj sidejo de ties supera tribunalo, tamen ne de ties registaro. Tiu kaj la parlamento rezidas en La-Pazo.
La urbo havas proksimume 135.000 loĝantojn kaj situas ĉirkaŭ 2.800 metrojn super marnivelo.
Ĝi estis fondita en 1539 sub la nomo Ciudad de la Plata de la Nueva Toledo (arĝento-urbo de nova Toledo), mallonge La Plata.
La alta situo kompensas la tropikan latitudon, tiel ke la urbo ĝuas mildan klimaton.
De 1990 la historia urbocentro estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko.