Suda Ĉinio (ĉine 華南, en simpligita ĉina 华南, en pinjino Huánán laŭvorte Huaxia-sudo) estas geografia kaj kultura regiono kiu kovras la plej sudan parton de Ĉinio. Ĝia preciza signifo varias depende de la kunteksto. Elstara trajto de Suda Ĉinio kompare al la cetero de Ĉinio estas ke plej granda parto de ties cicitanoj ne estas indiĝenaj parolantoj de la Ĉina normlingvo. Fakte la Kantona lingvo estas la plej komuna lingvo en la regiono, dum la regiono Gvanŝio enhavas la plej grandan koncentron de ĉinaj etnaj minoritatoj.