Suda Kaŭkazio, oficiale Suda Kaŭkazujo, estas parto de Kaŭkaza regiono. Ĝi vastiĝas de Nigra Maro ĝis Kaspia Maro sude de Kaŭkazoj. Dum soveta epoko ĝia pli konata nomo estis Transkaŭkazio. La termino havis politikan sencon kaj montris ĝian situon rilate al la norda politika centro.