Stephen Richard "Steve" HACKETT, naskiĝinta la la 12-an de februaro1950 (nun 1950-02-12) en Londono estas angla kantisto-kantoverkisto, kaj gitaristo. Ano de la grupo de progresiva rokoGenesis de 1971 al 1977, li kontribuis al ses Genesis-studialbumoj, tri koncertaj albumoj kaj sep soloaĵojn; de tiam ĝis nune karieris sole.
Lia gitarludado estas bazata sur etera kaj eksperimenta sono (li estas pioniro de tapping), favoranta muzikecon kaj harmonion prefere al teknika montro por krei sonĝan, poezian kaj strangan sonoran universon. Li estas ankaŭ konata por sia praktiko de hispana gitaro.
Steve Hackett naskiĝis en Pimlico, kvartalo de la centro de Londono, la 12an de februaro 1950 (unu tago antaŭ sia estonta samgrupano Peter Gabriel) de Peter and June Hackett, farbisto kaj reklamistino[1]. Li havas fraton, John Hackett, naskiĝintan en 1955.
Dum sia infanaĝo, li praktikis fluton kaj buŝharmonikon kaj komencis gitari kiam li estis dekdu jaraĝa sed li neniam ricevis muzikan instruadon.
Li komencis sian muzikan karieron kun la grupoj Canterbury Glass kaj Sarabande, ties muziko enhavis progresivrokajn erojn. En 1970 kun la grupo Quiet World li surbendigis unuan albumon: The Road, sur kiu oni retrovas sian fraton John flutantan.
Kun Genesis
Li forlasis tiun grupon ĵus poste kaj skribis en decembro 1970 komuniketon en la ĵurnalo Melody Maker: “Gitaristo-komponisto serĉas akceptemajn muzikistojn ja decidantajn por lukti kontraŭ la stagno de la nunaj muzikaj formoj” [1]. Peter Gabriel, kantisto de la rokgrupo Genesis (kies la antaŭa gitaristo, Anthony Phillips, estis forlasanta antaŭ kelkaj monatoj), legis ĝin kaj estis allogata. Kune kun Tony Banks, la klavaristo de la grupo (la aliaj grupanoj estantaj Mike Rutherford, basgitaristo, kaj Phil Collins, drumisto), li iris aŭskulti Steve ĉe liaj gepatroj. Hackett aŭskultigas al ili siajn unuajn komponaĵojn, sorbigatajn de hispanaj influoj por la akustikaj, de crimsonaj influoj por la elektrikaj[1]. Hackett spektis la koncerton de Genesis la 28an decembro 1970 kaj estis akceptata de la grupo post kelkaj tagoj.
Hackett kontribuis al la kreado de la sono de la grupo, kuraĝiganta la grupon por aĉeti melotronon, kaj per sia malbanala gitarludado: li estis unu el la unuaj por uzi la “tapping”: teĥniko de gitaro en kiu oni tajpas la kordojn sur la kolo per la fingroj de ambaŭ manoj.
The Lamb Lies Down On Broadway, en 1974, kiu estis la albumo por kiu Hackett malpli engaĝiĝis, pro tri kialoj: tiu konceptalbumo estis ideo de Gabriel kaj ne ege allogis al li, li estis ĵus eksedziĝinta de sia unua edzino, kaj li estis vundinta sian maldekstran manon per glaso de vino[4].
A trick of the Tail en 1976, la unua albumo kun Phil Collins kantanta, post la foriro de Peter Gabriel
Wind and Wuthering en 1976, ekde kiu, malgraŭ la kvar komponaĵoj (de naŭ) kunverkitaj de Hackett, li komencis sentiĝi frustrata de la malakcepto de la grupo de pluraj komponaĵoj siaj.
En 1977, post la turneo sekvanta Wind and Wuthering, dum la miksado de la venonta koncerta albumo Seconds Out, Hackett fine decidis forlasi la grupon. Li deklaris: “Post ni pruvis ke ni povis fari tion kvarane, tio iĝis tro facila. Mi demandis al mi: “Kion mi vere volas?” Mi verkis pli kaj pli sed la grupo malpli kaj malpli akceptis. Mi havis abundon da ideoj sed tio ne ŝanĝis la finan kvocienton de kantoj de Hackett rilate al (vizaĝu tion) kantoj de Tony Banks. Post esti farinta solalbumon, tio estis iom kiel reiri al lernejo. Subite mi komprenis “Tio ne estas la tuto kaj la fino de mia kariero””[5]. Tony Banks deklaris: “Mi ne havis reciprokajn sentojn, tio kio maltrankviligis min, ĉar mi evidente estis blinda al aĵoj kiuj ĝenis lin”[5] .
Dum la sekvantaj jardekoj, Steve Hackett kelkfoje kunlaboris kun siaj ekssamgrupanoj. Interalie, li partoprenis la kunigon “Six of the Best”, koncerton por helpi finance Peter Gabriel post la malsukceso de sia festivalo “WOMAD” en 1982, kaj resurbendigis kelkajn gitarajn erojn por la diskokesto “Genesis Archive 1967-1975” en 1998.
Sola Kariero
La sola kariero de Steve Hackett fakte komencis kiam li estis ankoraŭ ano de Genesis, en 1975, per la albumo “Voyage of the Acolyte”, en kiu oni povas aŭdi John Hackett, Mike Ruterford kaj Phil Collins kaj kies jaketo estis desegnata de Kim Poor, brazila pentristino kiu estis iĝonta la edzino de Steve Hackett.
La sekvantaj albumoj diversigis la stilon de Steve Hackett: “Cured” (1981) pli poproka, “Bay of Kings” (1983) kaj “Momentum” (1988) pri hispana gitaro, “Highly Strung” (1983) pli roka, “Till we have faces” (1984) pri sudamerikaj influoj.
Steve Hackett formis en 1986 la grupon GTR kun la eksgitaristo de Yes kaj AsiaSteve Howe kaj aliaj muzikistoj. Ili surbendigis albumon kiu estis granda sukceso en Usono, sed en 1987, post la turneo, Hackett decidis foriri la grupon, malkontenta pri la financa situacio de la grupo.
Dum la naŭdekjaroj kaj ĝis nune Steve Hackett kontinuis sian sola kariero, surbendiganta multajn albumojn je diversaj influoj.
En 2007, projekto de turneo kun la malnovaj anoj de Genesis (Banks, Collins, Gabriel, Hackett, Rutherford) estis diskutata poste forlasata pro la hezito de Peter Gabriel, kaj finfine nur Banks, Collins kaj Rutherford , kunirataj de iliaj koncertaj muzikistoj de la okdekjaroj Chester Thompson kaj Daryl Stuermer, foriris turnee.
En 2009, li surbendigis kun la partopreno de Anthony Phillips kaj la eksbasgitaristo de Yes Chris Squire la albumon “Out of the tunnel’s mouth”.
En 2012 Steve Hackett kunverkis kun Chris Squire la albumon “A life within a day” sub la kaŝnomo “Squackett”.
Pli malfrue en 2012 li surbendigis novan omaĝan duoblan albumon al Genesis, kompletanta la unua: “Genesis revisited II”, en kiu oni povas aŭdi multajn progresivrokajn muzikistojn: interlaliaj John Wetton, John Hackett, Mikael Akerfeldt, Roine Stolt, Neal Morse, Steven Wilson, kaj Roger King (longtempa amiko de Hackett) kaj Simon Collins (filo de Phil Collins). Tiu albumo proponas kantojn tiufoje reinterpretatajn pli fidele al la originaloj ol en 1996. Du koncertaj DVD-oj estis surbendigataj dum la sekvanta turneo: “Live at Hammersmith” kaj “Live at Royal Albert Hall”.
Steve Hackett estas edziniĝinta trifoje: unue kun Ellen Busse[6], kun kiu li havas filon, Oliver. Ilia edzeco finiĝis dum la tempo de The Lamb Lies Down On Broadway. Li poste renkontis la brazilan artistinon Kim Poor kun kiu li edziĝis en 1981[7]. Ili maledziĝis en 2007[7]. Steve edzinigis al la angla aŭtorino Jo Lehmann en 2011[8].
Muzika aparataro
Steve Hackett estas konata por sia uzado de la Gibson Les Paul Goldtop de 1957 kaj de Fernandez Burny (li havas modelon kiu estis havata de Gary Moore). Liaj akustikaj gitaroj estas Yairi kaj la dekdukorda Zemaitis.[9]