Stefano la 8-a estis papo ekde la 14-a de julio 939 ĝis sia morto finde de oktobro 942.
Li estis romano, Alberiĥ la 2-a nomumis lin papo. Verŝajne antaŭe li estis kardinalpresbitero de Sanktaj Silvestro kaj Marteno. Li estis sub la influo de Alberiĥ kaj regis nur formale super la Eklezia Ŝtato.
Pri la mallonga pontifikeco nur malmultaj okazaĵoj estas konataj: Stefano subtenis kune kun Alberiĥ la monaĥejreformojn de Klunizo kaj akceptis kiel vizitanton la abaton Odo de Klunizo. Krome li apogis la okcidentfrankan reĝon Ludovikon la 4-an.
Pli postaj, malcertaj fontoj diras, ke Stefano la 8-a fine partoprenis en komploto kontraŭ Alberiĥ, ke li, enkarcerigita kaj mutilita, mortis je siaj vundoj.
Vidu ankaŭ