|
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stefano.
|
Stefano estas neregula ekstera satelito de Urano.
Malkovro
La 18-an de julio 1999, Brett J. Gladman kaj sia teamo malkovris du novajn satelitojn de Urano per la Kanada-Franca-Havaja Teleskopo de Mauna Kea[3]. La dua el ili, dua satelito de Urano malkovrita en 1999, ricevis la maldaŭran nomon S/1999 U 2.
Nomo
Respektante tradicion, ĝi ricevis en 2000, aprobite de IAU[4], nomon inspirata el verko de William Shakespeare: Stefano (angle: Stephano) estas drinkema butlero en "La Ventego".
Ecoj
Ĝiaj grando, maso kaj surfaca falakcelo estas ĉirkaŭkalkulataj laŭ ĝia videbla magnitudo.
Neregula satelito, Stefano estas verŝajne kaptita asteroido aŭ fragmento de asteroido. Ĝiaj orbitaj parametroj sugestas, ke ĝi povus esti ano de grupo, kun Kalibano kaj Fransisko, havante komunan devenon.
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites (angle)
- ↑ IAUC 7230: Prob. NEW Sats OF URANUS kaj IAUC 7248: Prob. NEW Sats OF URANUS (angle)
- ↑ IAUC 7479: COMET C/2000 O3 (SOHO); C/2000 P1, C/2000 P2; Sats OF URANUS; EDITORIAL NOTICE (angle)
Eksteraj ligiloj