Stacio Iidabashi (japane: 飯田橋駅 [idabaŝi-eki]) estas fervoja stacio en centro de Tokio en Japanio. Ĝi havas kvar partojn: unu supertera kaj tri subteraj. La supertera estas stacio de la fervoja reto JR , ĝi situas en Kvartalo Chiyoda, sur la suda-orienta (dekstra) bordo de la rivero Kanda kaj servas Linion Chūō-Sōbu de JR Orienta. La unua subtera parto de la stacio situas sud-oriente de la rivero Kanda, ankaŭ en Kvartalo Chiyoda, ĝi servas Linion Tōzai de la metroa reto Tokyo Metro. La dua subtera parto situas sub la nord-okcidenta bordo de la rivero, en Kvartalo Shinjuku kaj servas 2 liniojn de Tokyo Metro: Linion Yūrakuchō kaj Linion Namboku. La tria subtera parto situas ankaŭ sub la nord-okcidenta bordo, sed pli nord-oriente, en Kvartalo Bunkyō, ĝi servas Linion Ōedo de la metroa reto Toei.