Stóra Dímun (daneStore Dimon) estas insulo de Ferooj, oni nomas ĝin ofte simple Dímun. La nomo Stóra Dímun signifas 'Granda Dimun', kontraste al Lítla Dímun. La vorto Dimun venas el la kelta, signifante "du montoj".
Stóra Dímun havas areon de 2,62 km², tiel ĝi estas la tria plej malgranda el insuloj de Ferooj. La insulo apartenas al regiono Sandoy, ĝiaj du plej gravaj montoj estas la Høgoyggj (396 m) kaj Klettarnir (308 m).
Antaŭ 1920, ruinoj de malnova preĝejo ekzistis. Sur la insulo loĝis iam multaj familioj ekde la 13-aj jarcentoj, sed sur la insulo nun loĝas du familioj.
Trafiko
La insulo estas alproksimebla nur inter konvenaj mediaj cirkonstancoj. Pramo ne trafikas al ĝi, nur du helikopteraj flugoj ĉiusemajne.