Sovaĝejo estas – kiel pejzaĝo kaj naturo – ne scienca, sed komunlingva esprimo kun du diversaj signifoj.
Unu signifo de sovaĝejo estas la de la homo preskaŭ ne tuŝata naturpejzaĝo, kiu estas priskribebla per natursciencaj parametroj kaj kiu distingiĝas de la kulturpejzaĝoj, urboj, agrikulturaj areoj, forstoj ktp..[1] En tiu senco oni povas nomi ankoraŭ ĉirkaŭ unu kvaronon de la tera surfaco sovaĝejo.
La dua signifo de sovaĝejo estas pritakso koncerne la valoro. Laŭ tio, regiono estas sovaĝejo, se ĝi estas la kontraŭo de iu ajn kultura ordoprincipo. La valorigo povas esti kaj pozitiva kaj negativa: malplivaloriga ekzemple kiel „sovaĝa, ĥaosa“ naturo male al la kultivata naturo, plivaloriga ekzemple kiel „senpeka, pura “ pranaturo.[2]
La esprimo: „kulturpejzaĝo“ estas same ne precize kiel la esprimo sovaĝejo.[3][4] Fine temas pri mondrigardo kaj demando de filozofio kiel la diferenco inter homo kaj naturo.
Nov-Zelando
En Nov-Zelando sovaĝejo estas senloĝata areo, por kiu oni bezonas minimume du potagaj marŝoj por trairi ĝin, tio egalas al 1.500–5.000 km².[5]
Usono
Laŭ la leĝo pri la protekto de la sovaĝejo de 1964 (Wilderness Act) staras en Usono areoj de minimume 20 km², kiuj ne estas loĝataj kaj estas naturaj pejzaĝoj aŭ insuloj, kiuj ankaŭ rajtas est pli malgrandaj. Sovaĝaj areoj estas nomitaj de la Usona kongreso. Ekzistas 757 (stato 2012) sovaĝaj areoj en 44 de la 50 federaciaj ŝtatoj kaj Puertoriko.
La plej ankoraŭ restantaj sovaĝejoj de Okcidenta Eŭropo troviĝas en Fenoskandio. Se en areo ne estas markitaj migropadoj kaj turismaj instalaĵoj kaj seninterrompaj areoj pli grandaj ol 1000 km² kaj kiuj estas pli ol 15 km for de stratoj kaj fervojoj, tiuj areoj nomiĝas en Svedujo„Sovaĝaj kernoj“. Laŭ tiu difino ekzistas naŭ sovaĝaj kernoj. Ili troviĝas nur en la norda provinco Norrbotten. Tiuj areoj egalas al 4,5 % de la tuta sveda areo kaj 14,5 % de la areo de Norrbotten. Ĉiu senloĝata areo kun minimume 10 km² (Suda kaj Meza Svedujo) respektive 20 km² (Norda Svedujo), kiu ne estas pli mallarĝa ol 1 km, estas nomata „senvojaj areoj“.[8]
Meza, Suda kaj Orienta Eŭropo
En la dense loĝataj landoj de Eŭropo, kie la origina sovaĝejo ankoraŭ troviĝas en montaraj regionoj (ekzemple ankoraŭ 4 % de la Alpoj estas konsiderata sovaĝejo) la minimuma grandeco estas multe pli malgranda. Ekzemple la NABU (naturprotekta ligo de Germanujo postulas minimume 0,4 km² por sovaĝejo. [9][10]
Hans Peter Duerr: Traumzeit. Über die Grenze zwischen Wildnis und Zivilisation. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1985.
Elsbeth Flüeler, M. Volken, M. Diemer (Hrsg.): Wildnis. Ein Wegbegleiter durchs Gebirge. Mit einem Vorwort von Franz Hohler und 24 Originalbildbeiträgen. Rotpunktverlag, Zürich 2004.
A. Haß, D. Hoheisel, G. Kangler, T. Kirchhoff, S. Putzhammer, M. Schwarzer, V. Vicenzotti, A. Voigt: Sehnsucht nach Wildnis. Aktuelle Bedeutungen der Wildnistypen Berg, Dschungel, Wildfluss und Stadtbrache vor dem Hintergrund einer Ideengeschichte von Wildnis. In: T. Kirchhoff, V. Vicenzotti, A. Voigt (Hrsg.): Sehnsucht nach Natur. Über den Drang nach draußen in der heutigen Freizeitkultur. transcript, Bielefeld 2009, S. 107–141.
Deborah Hoheisel, Gisela Kangler, Ursula Schuster, Vera Vicenzotti: Wildnis ist Kultur. Warum Naturschutzforschung Kulturwissenschaft braucht. In: Natur und Landschaft. 2010/85 (2), S. 45–50.
Thomas Kirchhoff, Ludwig Trepl (Eld.): Vieldeutige Natur. Landschaft, Wildnis und Ökosystem als kulturgeschichtliche Phänomene. transcript, Bielefeld 2009.
Eintrag Wildnis im Online Lexikon Naturphilosophische Grundbegriffe.
Referencoj
↑Vidu ekzemple: „Category Ib Wilderness area. Category 1b protected areas are usually large unmodified or slightly modified areas, retaining their natural character and influence, without permanent or significant human habitation, which are protected and managed so as to preserve their natural condition.“ (iucn.orgArkivigite je 2009-11-10 per la retarkivo Wayback Machine) Vgl. .bfn.deArkivigite je 2007-10-20 per la retarkivo Wayback Machine.
↑T. Kirchhoff, Ludwig Trepl: Landschaft, Wildnis, Ökosystem: zur kulturell bedingten Vieldeutigkeit ästhetischer, moralischer und theoretischer Naturauffassungen. Einleitender Überblick. In: Dies. (Eld.): Vieldeutige Natur. Landschaft, Wildnis und Ökosystem als kulturgeschichtliche Phänomene. transcript, Bielefeld 2009, S. 13–66; Deborah Hoheisel, Gisela Kangler, Ursula Schuster, Vera Vicenzotti: Wildnis ist Kultur. Warum Naturschutzforschung Kulturwissenschaft braucht. In: Natur und Landschaft. 2010/85 (2), S. 45–50; naturphilosophie.org.