Sosan situas en la okcidenta parto de la lando laŭ la Flava Maro. La areo estas plejparte ebena, iomete monteta. La teritorio inkludas 29 malgrandajn insulojn, el kiuj 24 estas neloĝata.
Historio
En tiu loko komence diversaj triboj vivis, poste la tereno integriĝis al la malnovaj koreaj ŝtatoj aŭ graflandoj. En 1413 la malnova Sosan estis establita. Statuso de la urbo estis akirita en 1989.
Trafiko
En Sosan aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, same aŭtobusoj trafikas al aliaj urboj. Optimale rapidbusoj povas atingi Seulon dum 90 minutoj, ĝenerale nur dum 2,5 horoj.
Sosan ne havas stacidomon, la plej proksima estas ĉirkaŭ 40 km.
Eduko
Privata universitato (establita en 1992) situas en la aglomeraĵo.
Klimato
Sosan havas kvar apartajn sezonojn. En printempo, mildaj temperaturoj estas akompanitaj per fortaj ventoj portantaj polvon de la ĉina kontinento. En somero la musono daŭras proksimume tri semajnojn en junio aŭ julio, kaj estas karakterizita per fortegaj ventoj kaj pluvoj. Neĝo ĝenerale aperas en malfrua novembro aŭ frua decembro kaj daŭras ĝis malfrua februaro aŭ frua marto. La averaĝtemperaturo estas 11,8 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 1286 mm.
Vidindaĵoj
fortikaĵo situante ĉirkaŭ 12 km de Sosan; ĝi estis konstruita sur ebenaĵo, kompletigita en 1491 por defendi la areon kontraŭ la japanaj piratoj
katolika memorejo troviĝas ĉe la fortikaĵo, kie koreaj katolikoj estis entombigitaj vivantaj en 1866, nun ĝi estas grava katolika pilgrimejo
templo konstruita el ligno en 1484; ĝi enhavas Budha-statuon ĉizitan el la 14-a jarcento murpentraĵon pentrita el la 15-a jarcento