Solonețu Nou [solonecu noŭ] (pole: Nowy Sołoniec) estas vilaĝo en Suda Bukovino (distrikto Suceava, Rumanio), en kiu loĝas ĉefe poloj venintaj tien el la suda Pollando en la 19-a jarcento. En la vilaĝo troviĝas baza lernejo kun pollingva instruado kaj pola preĝejo. Aktiva estas ankaŭ infana ensemblo propaganta folkloron de polaj montaranoj.
La vilaĝo situas en la distrikto Suceava kaj apartenas al komunumo Cacica.